A Föld országainak zászlói

A Föld országainak zászlói
A Föld országainak zászlói

Az eszperantó az egész világé. (Lejzer Ludvig Zamenhof )

Egy ötlet megvalósítható, egy nyelv tovább fejleszthető. Egy ötlet, (ha egyszer elhagyja a gondolatunkat) azonnal másé is lesz. Ahogy elkezdjük megvalósítani, elkezd élni. Egy nyelv, azonnal élni kezd, ahogy elkezdjük beszélni. Olyan körforgás ez, amely a fejlődés érdekében történik.

Minél többen formálunk egy ötletet, annál jobb lesz. Minél többen beszéljük az eszperantót, annál nagyobb az esély rá, hogy egyszer valóban az egész világ' nyelve lesz.

E.

Üzenet:

Saluton!

:-)






A következő címkéjű bejegyzések mutatása: József Attila. Összes bejegyzés megjelenítése
A következő címkéjű bejegyzések mutatása: József Attila. Összes bejegyzés megjelenítése

2011. április 11., hétfő

11-a de aprilo la tago de la poezio

Skribi estas bona!

Skribi estas bona,
skribi bona,
skribi tre bona.
En la skribado mi ŝatas,
ke dume mian malĝojo mi forgesas.
Mi fariĝos alia kaj mi faros alian,
skribadi mi ŝatas.

Bartók Emerencia


A bejegyzés forrása>>>









Attila József

statuo de A. József apud la Universitato de Szeged

JÓZSEF Attila [jOĵef atilla] (naskiĝis la 11-an de aprilo 1905, mortis la 3-an de decembro 1937) estis apud Endre Ady la plej granda poeto de la 20-a jarcenta hungara literaturo. Lia naskiĝtago (11-a de aprilo) estas la Tago de la Poezio.

Li naskiĝis en malriĉa familio kiel filo de JÓZSEF Áron sapokuirista laboristo kaj PŐCZE Borbála, lavistino. Liaj du pli aĝaj fratinoj estas Jolán kaj Etelka.

Li mortis en 1937 sub radoj de ŝargovagonaro. Oficiale oni parolas pri memmortigo, sed kelkaj diras, ke okazis nur akcidento, kiam li volis trairi inter la vagonoj kaj la vagonaro abrupte ekmoviĝis.
[redakti]
En Esperanto aperis

Ĉe la urborando ; Ĉe Danubo. - En: Tutmonda sonoro. Vol. 2. p. 551 - 555,

Kun pura koro ; Kanto de junedzinoj ; Tuŝu frunton… ; Medaloj ; Betlehemaj reĝoj ; Ĉe la urborando ; Profitbalado ; Panjo ; Lulkanto ; Ĉe Danubo ; Saluto al Thomas Mann ; Je mia naskiĝtago ; Patrujo. - Trad. Kálmán Kalocsay, Fejes Márton, Lajos Tárkony, Rados Péter András. - En: Hungara antologio; p. 246 - 258

Urboranda nokto : elektitaj poemoj. Trad. Bessenyei Tibor, Miklós Fehér, Fejes Márton, Kálmán Kalocsay, Rados Péter András, Szabó Imre, Lajos Tárkony, Julio Varga. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1986. - 141 p. ISBN 963-571-169-7

Purakore : poemoj. Trad. Szabó Imre, Humana Eŭropo-Asocio, Zalaegerszeg, 2006. 128 p. ISBN 978-963-87500-0-6

Kanto de junedzinoj de ATTILA Jozsef
elhungarigis KALOCSAY Kálmán
originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 65Kanto de junedzinoj

La mentono lanugeta estas ronda kaj koketa,
bela kapo, vigla kruro, rekta dors' de blanka puro,
kaj l' okuloj, kaj la buŝ'!

Ni dancfleksan fajron faras, bakas-kuiras.
Dum la vangoj ruĝas fajre, en bakujo ŝvelas fajne,
brunemajle nia kuk'.

Eĉ la vent' nin amindumas, burĝonantan bruston palpe ĉirkaŭŝvebas,
nian bonodoron portas, nian rondan jupon tordas, flirti levas.

Ni purigas, polvon viŝas, el la haroj ligas nodon,
kaj ĝin lulas paŝetante, kiel koko sian kreston.

Nia freŝa koksbalanco, braka, puga ondodanco
kiel se en rosa herbo, en amaso lukte luda
gajaj, grasaj infanetoj rulas sin kun korpo nuda.

La edzeton vesperhore kun lavakvo, manĝo, kiso ni atendas,
kun li ŝercas, kun li ludas, lin konsolas en ĉagreno,
nokte de brakumoj ardas,
nian ventron rondiĝantan ni rigardas en mateno.

2011. március 3., csütörtök

József Attila: Kiom bone estus ne rebati


József Attila>>>



József Attila: Kiom bone estus ne rebati ( Milyen jó lenne nem ütni vissza)

  
Milyen jó lenne nem ütni vissza (Magyar)

Mikor nagyokat ütnek rajtunk,
Milyen jó lenne nem ütni vissza
Se kézzel, se szóval,
Világitni a napvilággal,
Elaltatni az éjszakával,
Szólni a gyávaság szavával,
De sose ütni vissza.

Lelkeimmel pörölnöm kéne
S élvén is vagyok most a béke.
Kristály patakvíz folydogál
Gyémántos medrü ereimben.
Szelid fényesség az ingem
És béke, béke mindenütt,
Pedig csak én élek vele!...
Fölemelnek a napsugarak,
Isten megcsókolja minden arcom
És nagy, rakott szekerek indulnak belőlem
A pusztaság fele.

Az idézet forrása   http://hu.wikisource.org/wiki
Kiom bone estus ne rebati (Eszperantó)

Kiam estas ni batataj grave,
kiom bone estus ne rebati:
nek permane, nek pervorte,
lumi kun taglumo.
endormiĝi kun la nokto,
voĉi per la voĉo de malkuraĝo,
sed neniam rebati.

Mi devus disputi kun miaj animoj,
kaj nun vivanta estas mi la paco.
Kristala riverakvo fluadas
en la vejnoj diamantaj.
Milda brilo la ĉemizo,
kaj paco, paco ĉie,

kvankam nur mi mem vivas per ĝi! ...
Levas min la sunradioj,
Dio kisas ĉiujn miajn vizaĝojn,
kaj grandaj, plenŝarĝitaj ĉaroj ekiras el mi
al la dezerto
Szabó Imre

Az idézet forrása  http://donh.best.vwh.net